Virtuala  koncepto katalogadi  klubajn aŭ privatajn  E-librarojn, 

surbaze de  fragmento  de  la  modela  Esperanto-katalogo

 

 

 

La ideo krei virtualan katalogon de Esperanto-libraroj, por helpi organize al amatoraj bibliotekistoj, aperis en decembro de 2005 jaro, kiam prof. dr Detlev Blanke iniciatis unuan Bibliotekistan Esperanto-Seminarion en Herzberg - Germanio.

 

Iniciato de la Profesoro, vekis interesiĝon, kiu fruktis per decido  profesie prilabori esperantan-polan katalogon en formo de konciza bibliografia priskribo kaj simpla klasifika sistemo, kiun (la katalogon) oni povas popularigi kiel rekomendatan modelon por prilaborado de klubaj kaj privataj E-bibliotekoj.

 

Konforme al aktualaj bibliotekistaj normoj bibliografia priskribo devas enhavi almenaŭ kvar kampojn de la priskribo ( kun konvenaj elementoj de priskribo), tio estas:

 

1)    titola-aŭtora(titolo, aŭtoro, kunaŭtoroj)

2)    aper-nota (eldonloko, eldonejo, jaro)

3)    pres-priskriba (paĝoj, ilustraĵoj, formato, prezo)

4)    nota (prinoto, siglo). 

 

La suba, teoria-(A) kaj praktika-(B) ekzemplo (konvencie kolorigita), permesos kompreni strukturon de bibliografia priskribo, realigata  en ĉiu pozicio (rikordo) de la katalogo.

 

A.  Teoria strukturo de bibliografia priskribo rekomendata en la katalogo enhavasas :

 

      1) katalogan priskribon de fama libro sub titolo  “Quo vadis”, de pola autoro Henryk Sienkiewicz :   

 

Quo vadis [Kien vi iras = Dokąd idziesz] / Henryk Sienkiewicz, [pl-eo]Lidia Zamenhof. – Varsovio (PL) : POLONIA, 1957. – 717p. ; 21cm, [€ (6,0)]. - [romano el tempoj de Neron pri komenco de kristanismo = powieść z czasów Nerona o początkach chrześcijaństwa]. – [K.-D.G.].

 

 

       2) analizan priskribon de la libro, dispartigitan je kvar kampoj de priskribo kune kun substrekitaj elementoj  de priskribo en konvenaj kampoj :

 

 

(                   kampo                       titola - aŭtora           )( kampo      aper – nota   )(          kampo         pres -

 

Titolo + [traduko de titolo] / Aŭtoro, Kunaŭtoroj. loko : ELDONEJO, jaro. paĝoj, ilustraĵoj, formato,  

 

 

- priskriba )(          kampo                nota         )

 

    [prezo]. [prinoto (Esperanta kaj pola)]. – [siglo].

 

 

B.  Konkreta  strukturo de bibliografia priskribo aplikata en la katalogo enhavas  :                                   

 

      1) katalogan priskribon de la libro :

 

Quo vadis [Kien vi iras = Dokąd idziesz] / Henryk Sienkiewicz, [pl-eo]Lidia Zamenhof. Varsovio (PL) : POLONIA, 1957. 717p. ; 21cm, [€ (6,0)]. - [romano el tempoj de Neron pri komenco de kristanismo = powieść z czasów Nerona o początkach chrześcijaństwa]. – [K.-D.G.].

 

 

       2) analizan priskribon de la libro, dispartigitan je kvar kampoj de priskribo kune kun  substrekitaj elementoj de priskribo en konvenaj kampoj :

 

(                              kampo                                               titola - aŭtora                                         )(       kampo                                                    

 

Quo vadis [Kien vi iras = Dokąd idziesz] / Henryk Sienkiewicz, [pl-eo]Lidia Zamenhof.Varsovio (PL) :

 

 

    aper – nota   )(  kampo pres-priskriba   )(                            kampo                             nota

 

POLONIA, 1957. - 717p. ; 21cm, [€ (6,0)]. [romano el tempoj de Neron pri komenco de kristanismo =

 

                        kampo                                   nota                                              )

 

powieść z czasów Nerona o początkach chrześcijaństwa]. – [K.-D.G.].

 

 

 

Unua, nigre kolorigita kampo, nomata kampo titola-aŭtora, enhavas tri elementojn de de bibliografia priskribo: 

 

a) titolo – “Quo vadis”  (skribita latine) kaj  traduko al Esperanto kaj al pola lingvo en kvadrataj krampoj: [Kien vi iras = Dokąd idziesz].

 

b) aŭtoro – “Henryk Sienkiewicz”

 

c) kunaŭtoro – “Lidia Zamenhof” (tradukistino)

 

 

Dua, verde kolorigita kampo, nomata  kampo aper-nota, enhavas tri elementojn de bibliografia priskribo: 

 

a) eldonloko kaj (lando) – “Varsovio (PL)”

 

b) ELDONEJO – “POLONIA”

 

c) jaro – “1957”

 

 

Tria, blue kolorigita kampo, nomata kampo pres-priskriba, enhavas tri elementojn  de bibliografia priskribo:       

 

a) paĝoj “717p.”

 

b) formato – “21cm”

 

c) prezo “[€ (6,0)]”

 

 

Kvara, ruĝe kolorigita kampo, nomata kampo nota, enhavas du elementojn  de bibliografia priskribo:

 

 

a) prinoto – “romano el tempoj de Nerono pri komenco de kristanismo  = powieść z czasów Nerona o początkach chrześcijaństwa”

 

b) siglo (signo de libroposedanto) “[K.-D.G.]. ( ekz.: Klubo en Dąbrowa Górnicza)

 

 

 

Aldone enkondukitaj en pres-skriba kampo, aktualaj ekz.: [€ 3,7] kaj supozataj ekz.: [€ (5,1)] libroprezoj, permesas proksimume determini ĝeneralan valoron de la kluba aŭ privata biblioteko.

 

Arbitre elektita, surbaze de UEA Esperanto-katalogo por la jaro 2001, simpla laŭtema sistemo  estas rekomendata nur por katalogado de malgrandaj librokolektoj (ĝis 1000 volumoj), priservataj de amatoraj Esperanto-bibliotekistoj.

 

Dulingva kaj dukolora priskribo Esperanta-pola”, celas faciligi al poloj-neesperantistoj, orientiĝi en la temaro de Esperanta literaturo.

 

La  modela katalogo, kiel propono virtuale eksponi Esperantan literaturon en Pollando, estas destinita por libera aplikado kaj  konsulta perfektigado de ĝia bibliografia priskribo kaj ankaŭ klasifika sistemo depende de okazontaj bezonoj.  Post fino de komencaj konsultoj mi  intencas lokigi la katalogon sur interreta paĝo por alirebligi ĝin al tutmonda esperantistaro.

 

Mi estos kontenta se la unua paŝo, celanta al popularigo de konciza sed profesia bibliografia priskribo kaj  simpla laŭtema klasifiko de E-libraroj, permesos interesigi potencialajn legantojn pri riĉeco de E-literaturo, alirebligata ekde nun ankaŭ pere de katalogoj prilaboritaj de E-bibliotekistoj adaptitaj de supra instruo.

 

Speciale dankema mi estos, post enkonduko de la katalogo sur la ttt-paĝoj, por koresponda kunlaboro permesanta konstante suplementigi prinotojn, lokitajn en kvara kampo de la priskribo per unufrazaj kaj koncizaj priskriboj de libroenhavoj kio, ne nur al polaj uzantoj de la katalogo, permesos akceli orientiĝon en ĝenerala enhavo de la serĉata  Esperanta literaturo.

 

Evidentas ke aŭtoro de la katalogo, ne havante okazon tralegi ĉiun libron prezentitan en ĝi, ofte devis limigi sian prinoton al unuvorta literata formo ekz.: rakonto, poezio, eseo, artikolo ... ktp, kio des pli kreas okazon al E-uzantoj por koresponda suplementigo per prinotaj priskriboj.  

 

Demandojn, rimarkojn, proponojn kaj ĉiujn konstruktivajn kritikojn pri klasifika divido, strukturo de rikordo, prinota priskribo kaj aferoj ligitaj kun katalogado, bonvolu direkti al koresponda retadreso : jerzy.walaszek [cxe] wp.pl.

 

Fermante unuan etapon de bibliotekista prilaboro mi dankas al Herbert Mayer, direktoro de la Esperanto-Muzeo en Vieno, por la konsulta opinio, per kiu la Direktoro agnoskante profesian strukturon de la katalogo aprobas ĝin kaj rekomendas ĝian popularigon.

 

Speciale mi dankas ankaŭ al Sinjorino Beata Michta, Estrino de la Biblioteko ĉe Instituto de Orienta-Slava Filologio de Silezia Universitato en Sosnowiec, por Ŝia favora kaj profesia bibliotekista konsultado.

 

Ne malpli dankema mi estas por la amika, morala kaj esenca apogo de mia populariga iniciato, samtempe flanke de Ĉefa Estraro de Pola esperanto-Asocio kiel de landaj kaj eksterlandaj E-Redakcioj  kaj ankaŭ  flanke de individuaj esperantistoj

 

Sosnowiec - Pollando, majo 2007 j.

 

Katalogon prilaboris - Jerzy Antoni Walaszek

Elektronika versio - Adam Wilkus